Laŭ la nove publikigita leĝdona plano de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio en 2007, Ĉinio ellaboros
kaj revizios leĝojn koncernantajn evolucion de la ekonomia
socio, perfektigos leĝdonadon en la ekonomia kampo, kaj plifortigos
leĝdonadon pri la socia sfero por liveri leĝan garantion al
konstruado de harmonia socio.
El la 20 leĝaj projektoj aŭ reviziotaj
projektoj ĉi-jare proksimume duono koncernas sociajn problemojn,
inkluzive de dungokontrakto, socia asekuro, sekureco de manĝaĵoj,
mediprotektado, ŝparo de fueloj, traktado de eventualaĵoj.
Lastjare, el la 18 projektoj nur 5 temis pri sociaj problemoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|