Amendo de la "Leĝo pri protekto al neplenaĝuloj"
funkcios por protekti rajtojn de la ĉinaj infanoj. La 29-an
de decembro 2006 ĝi estis ekzamenita kaj aprobita en la 25-a
sesio de la 10-a Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio.
Post revizio la leĝo pluapaŝe emfazas
la vivan, kreskan kaj protektatan rajtojn de infanoj kaj tiun
por partopreno en ŝtataj aferoj.
La leĝo plie akcentas, ke la registaro
estas plenumanto de la leĝo. La ŝtato havas respondecon pri
protektado de infanoj. Ĝi emfazas la familian protekton al
la infanoj, ĉar la familio estas la unua medio de neplenaĝuloj.
Ĝi unuafoje enmetas la signifon de la familia gvido en la
leĝon.
Krome, protektado al infanoj, kies
gepatroj iras labori aliloke, kaj aliaj neordinaraj neplenaĝuloj
estas plifortigita laŭleĝe. La registaro helpas kaj protektas
malriĉajn aŭ malfacilajn familiojn kaj ankaŭ kamparajn familiojn.
La reviziita Leĝo pri Protekto al
Neplenaĝuloj ekpraktikiĝos la 1-an de junio 2007.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|