La 5-an de marto inaŭguriĝis en
Pekino la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK)
de Ĉinio. Alilandaj amaskomunikiloj ĝenerale donas atenton
al tio.
Franca novaĵ-agentejo (AFP) raportis,
ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en la laborraporto
de la registaro, ke laŭ antaŭkalkulo, la totala enlanda produktovaloro
de Ĉinio en 2007 kreskos je ĉ. 8%. Tio estas celo de la registaro
por akceli ekvilibran disvolvon de ekonomio, sed ne la ebla
plej rapida kresko.
Brita novaĵ-agentejo Reuters raportis
pri la inaŭguro de la 5-a Sesio de TPK kaj la laborraporto
de la registaro, ke unu el la gravaj punktoj de la raporto
de ĉefministro Wen estas ĉiamaniere garantii sanan kaj stabilan
disvolviĝon de la ĉina ekonomio, ke la raporto emfazis malgrandigi
la distancon inter riĉeco kaj malriĉeco, grandigi enlandan
konsumon kaj atenti medio-protektadon.
La raporto diris krome, ke la ĉina
registaro prenos malgrandigon de ekonomia distanco inter la
oriento kaj okcidento de Ĉinio kiel sian gravan laboron. Ĉefministro
Wen emfazis en sia raporto, ke Ĉinio protektas sociajn egalecon
kaj justecon, kaj ĉiuj civitanoj povas ĝui la fruktojn de
pordo-malfermo kaj reformado.
Usona Asociita Gazetaro montris,
ke la grava punkto de la raporto de ĉefministro Wen estas
helpi malriĉulojn. La raporto opinias, ke ankaŭ superregi
la altiĝon de prezo de loĝdomo estas grava tasko de la registaro
ĉi-jare.
Korea ĵurnalo Chosun Ilbo raportis,
ke la temo de ĉi-jara TPK estas vivo de la popolo, ke individulo
de Ĉinio povos posedi teron, se la Leĝo de Reala Rajto (projekto)
estos sankciita de TPK.
Japana ĵurnalo Yomiuri raportis,
ke dum ĉi-jara sesio de TPK, la ĉina registaro prezentos konkretajn
rimedojn por konstrui harmonian socion. Konstrui harmonian
socion celas realigi daŭrigeblan disvolvon kaj stabilecon
surbaze de ĝenerala harmonio de la socio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|