La 5-an de marto la ĉina registaro anoncis, ke en 2007 establiĝos
tutlande sistemo pri minimuma vivgarantio por la ĉinaj kamparanoj.
La politiko helpas solvi diferencon inter urboj kaj kamparo
kaj realigas socian justecon.
La nuna ĉina registaro metas gravan
punkton de sia laboro sur kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj.
Por ke la kamparanoj havu minimuman vivgarantion, la ĉina
registaro multe laboris.
En 2007 la centra financo investos
al kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj 391.7 miliardojn da
juanoj (ĉ. 39.17 miliardoj da eŭroj), pli multe je 52 miliardoj
da juanoj (ĉ. 5.2 miliardoj da eŭroj) ol tiu de la lasta jaro.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|