La 5-an de marto ĉina ĉefministro
Wen Jiabao diris en sia raporto pri la registara laboro en
la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio
(TPK), ke edukado estas bazo de disvolviĝo de Ĉinio, kaj justeco
en edukado estas grava socia justeco. La ĉina registaro devas
meti edukadon en strategian lokon de prioritata disvolvo kaj
rapidigi diversnivelajn kaj diversspecajn edukadojn.
Wen Jiabao diris, ke Ĉinio nuligos en 2007 lernopagon
por deviga edukado en la kamparo de la tuta lando, cele redukti
ŝarĝon de la familioj kun elementlernejanoj kaj mezlernejanoj, kaj
lernantoj de la malriĉaj familioj en la kamparo daŭre ricevos senpagajn
lernolibrojn kaj stipendion por loĝado en lernejo.
Wen diris ankaŭ, ke Ĉinio perfektigos
garantian sistemon de kapitalo por la deviga edukado en la
kamparo kaj senĉese altigos la garantian nivelon. Ĉi-jare
la centra financo elspezos 223.5 miliardojn da juanoj (ĉ.
22.35 miliardoj da eŭroj) por la deviga edukado en la kamparo,
je 39.5 miliardoj da juanoj (ĉ. 3.95 miliardoj da eŭroj) pli
multe ol la sumo de la lasta jaro. En la venontaj 5 jaroj,
la centra financo investos 10 miliardojn da juanoj (ĉ. miliardo
da eŭroj) por rekonstruado de mezlernejoj en la kamparo kaj
la lokaj registaroj proporcie altigos la investon tiuflanke.
Samtempe Ĉinio daŭre solvos la problemojn pri deviga edukado
al la infanoj de la malriĉaj familioj en la urboj kaj al tiuj
de la kamparanoj laborantaj en la urboj. Ĉi-jare Ĉinio amplekse
plenumos la 9-jaran devigan edukadon, eliminos jun- kaj mezaĝajn
analfabetojn en la okcidenta regiono de Ĉinio, kaj projekton
de longdistanca edukado de elementaj kaj mezgradaj lernejoj
en la kamparo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|