La 5-an de marto ĉina ĉefministro
Wen Jiabao diris en sia laborraporto de la registaro farita
en la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio,
ke por ŝpari fuelojn kaj protekti medion oni devas fari jenajn
8 laborojn:
Unue, perfektigi kaj strikte praktiki
normojn de fuelokonsumo kaj mediprotektado.
Due, forlasi malmodernan produktopovon.
Trie, fortigi administradon al gravaj
entreprenoj.
Kvare, perfektigi politikan sistemon
de fueloŝparado kaj mediprotektado.
Kvine, rapidigi progreson de teknologio
de fueloŝparado kaj mediprotektado.
Sese, pluapaŝe fortigi regadon de
poluado kaj mediprotektadon.
Sepe, fortigi kontrolon kaj administradon
de leĝoplenumado.
Oke, plenumi respondecon de fueloŝparado
kaj mediprotektado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|