“Kial
la prezoj de legomoj kaj fruktoj estas pli altaj ol en la
pasintaj jaroj?” Oni ofte aŭdas plendojn en legombazaroj de
Pekino kaj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj.
“Tiuj legomoj estis transportitaj
el malproksimaj lokoj. Pro kresko de la prezoj de benzino
kaj dizeloleo, la kosto de transportado altiĝis,” klarigis
legomovendistoj. “Mi multe pli pagas ol antaŭe por pogranda
aĉeto de legomoj el bazaro en ĉirkaŭurbo.”
Prezo
de petrolo ŝanĝis vivon
Artikoloj
sur la retejo de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio publikigitaj
post marto de 2006 komentarias, ke unu el la ĉefaj kialoj
de leviĝo de la prezoj de legomoj, fruktoj kaj aliaj agrikulturaj
produktoj estas kresko de prezo de oleo.
Leviĝo de la prezo de petrolo kaŭzis
kreskadon de la prezo de trafiko kaj de varoj. Same kiel popolanoj
de aliaj landoj kaj regionoj, ĉinoj jam spertis ŝanĝiĝojn
alportatajn de kreskado de internacia prezo de petrolo, tio
evidente enkorpiĝas en trafikado.
Komence de 2006, kvankam ne ŝanĝiĝis
la prezo de taksio en parto de mezaj kaj malgrandaj urboj
de Ĉinio, tamen la pasaĝeroj devis krom pagi 50-80% de la
fuela prezo po kilometra veturado. Post nelonge en grandaj
urboj de Ĉinio oni levis la prezon de taksio. La 14-an de
majo Ŝanhajo levis la prezon de taksio je 6.7%. En la 20-a
de majo ankaŭ Pekino kreskigis prezon je 25% kvankam ne levis
la minimuman pagon.
Komence de marto en Ĉinio 5-foje
kreskis la prezo de prilaborita oleo, kaj ordinaraj popolanoj
neniam tiel zorgis la prezon de oleo kiel nun. Urbanoj havis
malsamajn opiniojn pri levo de la prezo de taksio, sed multaj
opiniis, ke iom tro simpla estas la rimedo kreskigi la prezon
de taksio por garantii enspezon de taksiistoj. La registaro
devas reguligi la enspezon de taksiaj kompanioj, redukti la
kvoton donitan de ŝoforoj al la kompanio, sed ne ŝarĝi la
merkaton per leviĝo de prezo de fuelo.
En la lastaj jaroj multiĝis homoj,
kiuj posedas aŭtomobilon. Ankaŭ ili devas nun vizaĝi al kreskado
de la prezo de oleo. Enketo kune farita de granda retejo kaj
konsulta kompanio al mil personoj, kiuj havas privatan aŭton,
montras ke nur 16.8% da enketitoj esprimis, ke ili povas toleri
la kreskon de oleo en 2006, pli ol 40% da enketitoj intencas
malofte uzi la aŭton por redukti elspezon pro benzino. Samtempe,
iuj el tiuj, kiuj planas aĉeti aŭton, ekhezitis pro la nuna
prezo de oleo kaj la tendenco de kontinua kreskado de la prezo.
Kreskado de la olea prezo donis
pli evidentan influon al la vivo de kamparanoj, ĉar pliiĝis
rekta kaj nerekta elspezo por agrikulturaj mekanikaĵoj kaj
kemisterko. Kompare kun urbanoj, ili havas malpli altan enspezon,
sed devas elteni tiun premon alportitan de kreskado de la
olea prezo, videble, ke la ŝarĝo estas iom tro peza por ili.
Kreskado
de la olea prezo influas entreprenojn
Komence
de majo aŭtofabriko investita de ĉina kaj alilanda kapitalo
lanĉis aŭton de natura gaso. Faka dateno konigas, ke kosto
de fuelo pocento da kilometroj estos malpli kara je 40% ol
tiu por ordinara aŭto. Kalkule laŭ la nuna olea kaj gasa prezoj
de Ĉinio, se ĉi-tipa aŭto veturos kiel taksio 250 kilometrojn
tage, oni ŝparos fuelan koston je 10 mil juanoj (ĉ. mil eŭroj)
jare.
Por mildigi premadon de ĉefaj vojoj,
iuj grandaj urboj de Ĉinio iam limigis veturadon de malgrand-ellasaj
aŭtoj sur tiuj vojoj. En 2006 la limigo estis abolita el konsidero
ŝpari fuelon. Sekve de senĉesa kreskado de olea prezo, tiuj,
kiuj volas aĉeti aŭton, pli multe atentas malgrand-ellasan
aŭton. Januare kaj februare de 2006 vendokvanto de malgrand-ellasaj
aŭtoj kreskis je 36.73%. Samtempe, vendokvanto de SUV-tipaj
kaj aliaj aŭtoj relative multe konsumantaj oleon evidente
malmultiĝis. “Oleo-ŝpara” estas pli kaj pli ofte akcentata
en reklamo por aŭtovendado.
Krom aŭtoproduktaj entreprenoj,
publika trafikado, aerveturado, varotransportado kaj aliaj
koncernataj entreprenoj estis multe influitaj. De la 10-a
de aprilo ĝis la 10-a de oktobro de 2006 kroma pago de oleo
por enlanda aerveturado de Ĉinio kreskis je 50%.
Krome la altiĝo de oleprezo influis
preskaŭ ĉiujn entreprenojn. La totala enlanda produktovaloro
de Ĉinio kreskis je pli ol 10% en la unua trimestro ĉi-jare,
sed la profito de entreprenoj de ŝtalo, cemento, petrol-kemia
industrio k.a. draste malmultiĝis pro pliiĝo de la prezoj
de petrolo kaj similaj resursoj. En la jarkunveno de la Azia
Disvolva Banko Ifzal Ali, la unua azia ekonomikisto, diris,
ke se la prezo de barelo da oleo altiĝas je 10 usonaj dolaroj,
rapideco de ekonomia kreskado de Azio reduktiĝas je 0.6% kaj
tiu de Ĉinio je 1%.
Olea
prezo akcelis ŝanĝiĝon de politiko
Fine
de 2006 Ĉinio komplete liberigos pograndan kaj detalan vendadon
de prilaborita oleo enlande. Antaŭ tio la publiko opiniis,
ke la prezo de prilaborita petrolo de Ĉinio devas iom post
iom egaliĝi kun tiu de la mondo. Tion pravigis la 5-foja levo
de la olea prezo en la unua duonjaro. Sekve la ĉina registaro
ellaboris subvencian politikon kaj la Financa Ministerio de
Ĉinio donis rektan subvencion al greno-kulturistoj, fiŝkaptistoj,
fiŝbredistoj kaj fiŝkaptaj entreprenoj de proksimaj maroj
kaj de lagoj, forstumaj entreprenoj kaj plantid-kultivejoj,
publika trafikado en urboj k.a. Shandong, agrikultura provinco
en orienta Ĉinio, sola ricevis subvencion de 1.17 miliardoj
da juanoj (ĉ. 8 juanoj = unu usona dolaro).
Printempo estas grava agrikultura
sezono. Vendado de agrikulturaj maŝinoj bone iris en diversaj
agrikulturaj regionoj de Ĉinio. Tion oni dankis unue al la
centra kaj lokaj registaroj, kiuj donis financan subtenon
al kamparanoj dum ilia aĉeto de agrikulturaj maŝinoj, kaj
due al sufiĉa livero de dizeloleo bezonata de agrikulturaj
mekanikaĵoj.
Donante subvencion, la ĉina registaro
komencis de la 26-a de marto 2006 kolekti apartan enspezan
monon de la monopolaj petrolaj entreprenoj. Kiam la prezo
de petrolo produktita enlande superos difinitan limon, oni
devas doni laŭ proporcio enspezon de la superparto al la ŝtato,
kaj la mono estas destinita por subvencio al tiuj, kiuj suferas
damaĝon pro altiĝo de olea prezo.
Altiĝo de petrola prezo refoje atentigis
Ĉinion, ke tro rapida konsumado minacas sekurecon de fuelo.
En disvolva plano por la venontaj 5 jaroj, Ĉinio fiksis la
celon redukti je 20% fuelan konsumadon de la totala enlanda
produktovaloro, decidis denove revizii leĝojn pri ŝparado
de fuelo praktikitajn jam 8 jarojn kaj radikale ŝanĝi la modelon
de ekonomia kreskado kun granda konsumado, serioza poluado
kaj malalta efiko. Industrioj, departementoj, urboj kaj entreprenoj
multe konsumantaj fuelojn estos la unuaj ekzamenatoj.
La 16-an de majo, fakulo de la fuela
instituto de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado
diris, ke en 2020 likva biofuelo farita el vegetalo, ekz.
biodizeloleo, anstataŭos 10 milionojn da tunoj da prilaborita
oleo konsumita en Ĉinio. Tiam renovigebla fuelo konsistigos
10% de la totala konsumkvanto de Ĉinio. Nuntempe Ĉinio akiris
relative bonan efikon en la prova uzado de tia fuelo en 5
provincoj kaj planas disvastigi ĝin al aliaj regionoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|