En 2007 la centra financo de Ĉinio
asignos pli ol 250 miliardojn da juanoj (ĉ. 25 miliardoj da
eŭroj) por altigi kapablon de lokaj registaroj en liverado
de publikaj servoj, kun la celo ke ĉiuj popolanoj ĝuu egalajn
publikajn servojn, egalajn edukadon, kuracadon, laboroakiron
kaj socian garantion.
En la pasinteco ĉinaj publikaj servoj
estis favoraj ĉefe al urbanoj. Niveloj de publikaj servoj
de diversaj regionoj diferencis pro malsamaj statoj en ekonomia
disvolviĝo.
En la lastaj jaroj Ĉinio senĉese
pligrandigis financan subtenon al lokaj registaroj kun malforta
financa forto por akceli egalecon de diversaj lokoj en publikaj
servoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|