
La
12-an de marto ĉina komerca ministro Bo Xilai diris, ke ĉio
kion faris Ĉinio por Afriko estas sincera kaj amika, tute
pro la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko formita dum dekoj da
jaroj.
Bo refutis la diron, ke Ĉinio praktikas
novan koloniismon en Afriko. Li rimarkigis, ke iuj riproĉis
Ĉinion surbaze de ilia plej grava argumento, ke Ĉinio prirabis
petrolon en Afriko. Sed laŭ statistiko, en la totala eksportita
kvanto de petrolo de Afriko en la pasinta jaro, la importita
kvanto de Ĉinio konsistigas nur 8.7%, dum tiu de Eŭropo —
36% kaj tiu de Usono — 33%.
Bo diris, ke laŭ statistiko, en
la pasintaj dekoj da jaroj Ĉinio konstruis en Afriko 19 lernejojn,
38 hospitalojn, multajn stadionojn kun pli ol 760 mil sidlokoj,
kaj sendis 39 kuracistajn taĉmentojn al pli ol 100 kuracpunktoj.
La supre menciitaj laboroj de Ĉinio al afrikanoj celas helpi
ilin en iliaj klerigado, korpo-ekzercado kaj kuracado. Ĉio
tio neniom rilatas al resursa prirabo nek koloniismo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|