Laŭ Liu Yongfu, vicministro de Laboro kaj Socia Asekuro de
Ĉinio, startos reforma provo de kuraca asekuro por loĝantoj
en urboj kaj urbetoj de Ĉinio, kaj tio fundamente realiĝos
en 2010 laŭplane.
La sistemo koncernos neplenkreskulojn
en urboj kaj kamparo, kiuj ne partoprenas la kuracan asekuron,
kaj tiujn kiuj ne havas laboron. Post plenumado de la sistemo
ĉiuj urbanoj kaj kamparanoj de Ĉinio ĝuos kuracan asekuron.
Oni pagos unuope kiel individuo aŭ familio, kaj la registaro
subvencios por gravaj malsanoj de malriĉuloj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|