La 16-an de marto, la ferma kunveno de la 5-a Sesio de 10-a
Tutlanda Popola Kongreso sankciis per voĉdonado la "Leĝon
de Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj" de la Ĉina Popola
Respubliko.
La nova leĝo unuigis la impostan
proporcion de entreprenoj investitaj de ĉinoj kaj tiuj de
fremdlandanoj. Kaj la unuigita imposta proporcio estas 25%;
kaj tiu de malgrandaj entreprenoj kun malalta profito estas
20%. La leĝo kuraĝigas ŝpari fuelon, protekti medion kaj disvolvi
altajn teknologiojn.
Respondante la demandon ĉu la nova
leĝo de laŭenspeza imposto de entreprenoj influos la utiligon
de fremdlandaj kapitaloj, oficisto de la Ministerio de Financo
de Ĉinio diris, ke laŭ la internacia sperto, fremdlandaj kapitaloj
ĉefe zorgas pri stabila politika situacio, bone disvolviĝanta
ekonomio, granda merkato, riĉa rezervo de laboruloj kaj senĉese
perfektiĝanta komerca sistemo kaj registara servo, sed ne
nur pri favora imposto. La plenumado de nova imposta leĝo
ne multe influos utiligon de fremdlandaj kapitaloj. La politiko
de Ĉinio pri aktiva utiligo de fremdlandaj kapitaloj ne ŝanĝiĝos,
la merkato de Ĉinio pli kaj pli grandiĝas, kaj la medio por
altiri investon de fremdlandaj kapitaloj pli kaj pli boniĝas.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|