De
printempo de 2007, ĉinaj infanoj en la kamparo ricevos senpagan
edukadon, kaj rilataj necesaj lernokotizoj estos pagataj de
la ŝtato. Tiel, 148 milionoj da lernantoj de elementaj lernejoj
kaj mezlernejoj en la kamparo povos senpage viziti lernejon.
De 2006 ĝis 2010, la ĉinaj registaroj
de diversaj niveloj plimultigos edukadan elspezon de 218.2
miliardoj da juanoj (ĉ. 21.82 miliardoj da eŭroj), nuligos
la lernokotizon de lernantoj en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj,
senpage liveros lernolibrojn al lernantoj de malriĉaj familioj
kaj subvencios la internulojn, altigos garantian nivelon de
sumo por publika uzo, fondos longtempan sistemon de riparado
kaj rekonstruado de lernejaj domoj, perfektigos garantian
sistemon de salajrado de kamparaj instruistoj.
Ĝis la fino de la pasinta jaro,
21 miliardoj da juanoj (ĉ. 2.1 miliardoj da eŭroj) estis pretigita
de la registaroj de diversaj niveloj. Pli ol 50 milionoj da
lernantoj en pli ol 400 mil kamparaj elementaj lernejoj kaj
mezlernejoj estos favorataj de la politiko, kaj la kamparanaj
infanoj, kiuj ĉesis lernadon pro malriĉeco, revenis al la
lernejo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|