Delonge malfacila monprunto estas grava problemo, kiu baras
la disvolviĝon de la ĉinaj kamparanoj. Ĉar la ekonomia forto
de la kamparanoj estas malforta kaj mankas al ili kredita
garantio, tial oficialaj financaj institucioj ne volas pruntedoni
monon al la kamparanoj. Por multaj ĉinaj kamparanoj, aĉeti
semojn kaj kemisterkon per kelkcent juanojn estas granda elspezo.
Male komercistoj de domoj en multaj urboj facile povas pruntepreni
miliardon da juanoj.
Por solvi la problemojn en la kamparo, ke malmultaj
estas bankoj, nesufiĉa la financa provizo, nekompleta konkurenco,
en la fino de 2006 la Ĉina Banka Superrega Komisiono ekpraktikis
gravajn politikojn pri specoj de financaj institucioj kaj
limigo de kapitalo por malstreĉi la enmerkatiĝon de la kamparaj
financaj institucioj. Ekzemple permesi establiĝon de vilaĝ-
kaj guberni-nivelaj bankoj, plansetlejaj kooperaj financaj
institucioj kaj kreditigaj filioj de granda banko, larĝigi
amplekson de enmerkatiĝo de kapitalo, kuraĝigi investon de
diversaj kapitaloj por establo de vilaĝ- kaj guberni-nivelaj
bankoj en la kamparo, malaltigi la normon de registra kapitalo.
La minimuma kapitalo por establo de koopera institucio estas
nur 100 mil juanoj.
La novaj politikoj signifas, ke
rompiĝis la strukturo kun urbo kiel centro de tradicia ĉina
banko, ŝanĝiĝos la fenomeno atenti industrion kaj neglekti
agrikulturon, kaj la kampara financa merkato malfermiĝos al
en- kaj eksterlandaj financaj institucioj. Kuraĝigi bankon
eniri en la kamparon implicas, ke malgranda kredito bonstatigos
la kamparanojn kaj bona stato de la kamparanoj antaŭenpuŝos
la perfektiĝon de la kampara financo. Tial la novaj politikoj
havas profundan kaj longan influon por estonteco.
La reformado de la financa sistemo
de la kamparo ekrapidiĝis en la jaro 2001. Ĝis la fino de
novembro 2006, la kredito de kamparaj financaj kooperaj institucioj,
agrikulturaj bankoj kaj agrikulturaj disvolvaj bankoj atingis
4.5 bilionojn da juanoj, okupante 20% de la kredita sumo de
bankoj kaj financaj institucioj. 70.72 milionoj da kamparaj
familioj akiris krediton de malgranda sumo.
Kvankam evidenta estas la rezulto
de kampara financa reformado, tamen la estonta tasko ankoraŭ
estos peza. Ĝi signifas, ke la kampara financa merkato havas
potencan latentan forton. Laŭ statistiko, ĝis 2020, la konstruado
de nova kamparo bezonos 15 bilionojn da juanoj, kaj 300 milionoj
da kamparanoj estos helpataj.
Malfermo
kaj facila eniro ludas gravan rolon por la kampara financa
merkato, kiu longe restis en malfacila situacio. Izolita kampara
financa merkato ne povas formi necesan konkurencon, kaj sen
konkurenco financaj postuloj diversaj de la kamparanoj kaj
iliaj entreprenoj ne povas esti kontentigataj.
La ĉina kamparo estas tre eksterordinara
komunumo memfermita kaj nepotisma. Influate de tiaj kondutoj
kaj koncepto, kamparanoj volontas porti devojn kaj kontribui
por sia familio, kaj malfacile kredas fremdulojn. Laŭ la rezulto
de la kampara financa reformado en la pasintaj pli ol dek
jaroj, iuj rimedoj aplikitaj sen konsidero pri interesoj kaj
postuloj de la kamparanoj nek direktitaj surbaze de merkato
fine malsukcesis. Konscio pri tiu ĉi fenomeno estas tre grava
por tiuj, kiuj intencas entrepreni pri la kampara financa
merkato.
 Laŭ
reala cirkonstanco de la ĉina kamparo, starigi financajn kooperajn
instituciojn, instituciojn de malgranda kredito kaj asekurajn
kompaniojn de malgranda kredito estas ĉefa elirejo por disvolvo
de la kampara financo.
Por tiu celo ne sufiĉas la malstreĉo
de enmerkatiĝo. Praktikante novajn politikojn, la registaro
devas atenti disvolvan spacon de financaj entreprenoj en la
kampara merkato, kaj pretigi respondajn rimedojn por protekti
ilin, ekzemple liveri registaran garantion al la kamparanoj
kaj permesi al la kamparanoj fari garantion unu por alia,
por ke la kamparaj bankoj travivu la malfacilan komencon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|