La
28-an de februaro, la Ŝtata Komisiono de Disvolvo kaj Reformado
de Ĉinio (ŜKDRĈ) deklaris, ke la ĉina registaro alprenos 6
rimedojn por plifortigi superregadon kaj administradon de
medicina kaj medikamenta prezo kaj solvi la problemon de la
popolamasoj en ilia multepaga kuracado.
Unue, revizii la nunan sistemon
pri difino de prezoj de medikamentoj, reguligi la sferon de
superregado kaj administrado de prezoj de medikamentoj, plibonigi
konfirman manieron de prezoj de medikamentoj, normaligi la
procedon de prez-difino de la registaro, altigi la aktivecon
de la publiko por partopreni administradon de prezoj de medikamentoj,
kaj senĉese altigi la sciencan karakteron kaj travideblecon
de administrado de la registaro pri prezoj de medikamentoj.
Due, daŭre malaltigi prezojn de parto
da multekostaj medikamentoj; kuraĝigi produktadon kaj liveradon
de malkaraj medikamentoj.
Trie, daŭre plifortigi kontrolon
pri produktokosto kaj prezoj de medikamentoj. ŜKDRĈ starigos
ĝeneralan kontrolan sistemon pri produktokosto de medikamentoj,
fondos kaj perfektigos superregan sistemon de prezoj en la
merkato de medikamentoj kaj drogaj medikamentoj.
Kvare, fari necesan intervenon pri
prezoj de multekostaj kaj facile konsumeblaj medicinaj materialoj.
Direkti entreprenojn al racia difino de prezoj per prezkontrolo
kaj publikigo de prezindiko, kaj disvolvi la kontrolan rolon
de publika opinio por normaligi aĉetadon, vendadon kaj uzadon
de medicinaj facile konsumeblaj materialoj .
Kvine, plifortigi administradon
de prezo de kuraco kaj medikamentoj en la kamparo. Pere de
disvastigo de nova kampara kunlabora kuraca sistemo, ellabori
administran manieron de prezo de kuraco kaj medikamentoj taŭgan
por la kamparanoj, plifortigi anoncon pri prezo de kuraco
kaj medikamentoj en la kamparo, altigi travideblecon de prezo
de kuraco kaj medikamentoj en la kamparo kaj efike protekti
la leĝajn interesojn de la kamparanoj.
Sese, normaligi medicinan servon,
plibonigi administradon de prezo de medicina servo kaj racie
reguligi prezon de medicina servo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|