
Antaŭ
nelonge, prezidanto Qiangba Punco de la Tibeta Aŭtonoma Regiono
faris en Lhasa laborraporton de la registaro por la tibetaj
reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj
de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco. En la raporto li diris: "Tibeta ekonomio
kreskis je pli ol 12 procentoj en la sinsekvaj ses jaroj."
Enlanda produktovaloro de Tibeto
en 2000 estis 11.78 miliardoj da juanoj (ĉ. 1.178 miliardoj
da eŭroj). En 2006 ĝi atingis 29.03 miliardojn da juanoj,
kreskante je 13.2% kompare kun tiu en 2005.
Qiangba Punco diris, ke en 2006
averaĝa pokapa enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj atingis
2350 juanojn kreskante je 13.1%.
La rapida disvolviĝo de la tibeta
ekonomio dependis de investado, konsumado kaj ekstera komerco.
En 2006 la investado de Tibeto por fiksa kapitalo estas 23.11
miliardoj da juanoj kun kresko de 17.8%; konsuma bezono en
vojaĝo, aĉeto de aŭto kaj loĝejo, nutrado kaj amuzado senĉese
pliiĝis kaj la sumo de pomalgranda vendo de konsumaĵoj atingis
8.56 miliardojn da juanoj. La totala sumo de eksporto de tibetaj
produktaĵoj atingis 40.4 milionojn da juanoj, kun kresko de
18 procento.
Qiangba Punco diris, ke la funkciado
de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj la Nyingchi-a Flughaveno
kaj la refunkciado de la pasejo Nathu La inter Ĉinio kaj Hindio
por landlima komerco plibonigis la kondiĉon por daŭra pordomalfermo
de Tibeto, fortigis regionan ekonomian kunlaboron kaj formis
novan situacion de pordomalfermo.
En 2007 Tibeto monhelpos pli ol 230
mil kamparanojn kaj paŝtistojn, kies jara enspezo estas malpli
ol 800 juanoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|