Lastatempe, Ĉinio oficiale publikigis
"La 11-an 5-jaran Planon de Disvolvo de Okcidenta Ĉinio".
Ĝi estas dokumento orientanta disvolvon de okcidenta Ĉinio
de 2006 ĝis 2010.
Atentinde estas, ke investado de fremdlandaj kapitaloj en
disvolvo de okcidenta Ĉinio ĝuos pli grandan privilegion.
Nun la totala sumo de fremdlandaj kapitaloj utiligataj en
okcidenta Ĉinio konsistigis nur 3 procentojn de la totala
sumo de la tuta lando.
En la disvolvo de okcidenta Ĉinio,
oni disvolvas unue fuelan industrion, kemian industrion, ekspluatadon
kaj profundan prilaboradon de mineraloj, profundan prilaboradon
de karakterizaj agrikulturaj produktaĵoj, manufakturon de
ekipaĵoj, alta-teknologiajn industriojn, turismon kaj kulturan
industrion kombinatan kun turismo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|