Baldaŭ okazos la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
de Ĉinio (TPK) kaj la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato
de la Ĉina Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Tio
estas ne nur grava politika evento de Ĉinio, sed ankaŭ fokuso
por diverslandaj amaskomunikiloj. Antaŭ la sesioj ni intervjuis
s-inon Patricia Castro Obando, ĵurnalistinon de perua ĵurnalo
"Komerco".
Kiel unu el la plej grandaj ĵurnaloj
de Peruo, la ĵurnalo "Komerco" havanta 170-jaran
historion ĉiam donas apartan atenton al la kongreso kaj konferenco
de Ĉinio.
"En la pasinta jaro, la ĉina
registaro elmetis la teorion de konstruado de harmonia socialisma
socio, tial mi tre atentas kiel Ĉinio konstruos harmonian
socialismon. Ni rimarkis, ke pasintjare unu el la ĉefaj laboroj
de la ĉina registaro temis pri la kamparo kaj kamparanoj,
kaj la ĉina registaro plifortigis liveradon de servo al la
kamparo. Tio ankaŭ estas referencinda de Peruo, ĉar multaj
latinamerikaj landoj frontas al similaj kamparaj problemoj."
La Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas
granda evento atentata de ĉinoj kaj la tuta mondo. S-ino Patricia
diris: "Mi rimarkis, ke Pekino multe ŝanĝiĝis, ĝi pli
kaj pli belas, unuflanke pro konstruado de olimpikaj stadionoj,
aliflanke pro spirita aspekto de la civitanoj. Pekinanoj entuziasme
atendas la Olimpikojn kaj aktive preparas por ĝi. Mi iam intervjuis
taksiiston. Li diris, ke li jam akceptis trejnadon de la angla
lingvo kaj scipovas simplan dialogon. Tio montras ilian atenton
al la Olimpikoj de 2008. La ĉina registaro, precipe la pekina
registaro faris multe da penoj."
(el Ĉina Radio Internacia)
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|