Ye
Xiaowen, komitatano de la 10-a ĈPPIK, diris, ke multaj faktoj
pruvas, ke Ĉinio sincere protektas la liberecon de religia
kredo, kaj multaj aferoj atestis, ke religio ludas gravan
rolon en konstruado de harmonia socio.
En diskutado de la soci-scienca
grupo de la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), Ye Xiaowen,
estro de la Ŝtata Administracio de Religiaj Aferoj de Ĉinio,
diris, ke multaj faktoj pruvas, ke Ĉinio sincere protektas
la liberecon de religia kredo. Kun pli kaj pli multa informiĝo
pri la politiko de religio kaj la situacio de progreso de
religio en Ĉinio, fremdlandanoj ŝanĝos iom post iom la konon
pri la stato de la homrajto de religio de Ĉinio.
Pri la rolo de religio en socia
filantropia afero, Ye Xiaowen ekzemplis per faktoj. En la
fino de 2004 cunamo okazis en Indonezio, kaj en la 1-a de
januaro 2005, Lingguang-templo en Meixian-gubernio, Guangdong-provinco,
okazigis monoferan ceremonion, kaj en tiu tago la temploj
de la tuta lando monoferis 10 milionojn da juanoj (ĉ. 1 milionoj
da eŭroj), kaj la sumo estis transdonita al la katastrofitaj
lokoj de Indonezio pere de la Ĉina Ruĝa Kruco. En Guangdong-provinco,
iuj temploj fondis malgrandan kuracejon por kuraci laborulojn
de ekster Guangdong-provinco per ĉina tradicia medicino, kaj
la malsanuloj bezonas pagi nur 1 juanon (ĉ. 0.1 eŭro). Multaj
malriĉaj kristanoj ricevadas helpon de loka eklezio. Tio pruvis,
ke religio ludas gravan rolon en konstruado de harmonia socio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|