Antaŭtagmeze de la 6-a de marto,
okazis gazetara konferenco kun la temo "Disvolvi modernan
agrikulturon, antaŭenpuŝi konstruadon de nova kamparo"
organizita de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Zhang Baowen, komitatano
de ĈPPIK kaj vicministro de la Ministerio de Agrikulturo de
Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke por garantii la
kamparanan rajton pri tero, la ĉina registaro jam alprenis
seriojn da rimedoj kaj kategorie observos la plej rigoran
kontrolon super tero.
Tiuj rimedoj estas: unue, longe
stabiligi la interrilatojn pri kontraktita uzo de kampoj en
la kamparo, severe malpermesi arbitran ŝanĝon de la kontrakto
de la kamparanoj pri uzo de la tero por efektive garantii
la kamparanan rajton pri tero; due, alpreni leĝajn rimedojn
por protekti ĉiujn rajtojn de la kamparanoj pri kontraktita
tero; trie, disvolvi kolektivan ekonomion kaj akceli organizan
disvolvon de agrikulturo pere de disvolvo de sociala serva
sistemo de agrikulturo kaj kunlaboro de pluraj manieroj.
Zhang Baowen emfazis, ke rilate
la rajton de kontraktita uzo de kampoj de la kamparanoj, estas
necese rigore observi la politikon de la ŝtato kaj malpermesi
arbitran okupon de kontraktita tero.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|