Je la 15-a horo de la 6-a de marto,
okazis en la Popola Halo gazetara konferenco de la 5-a Sesio
de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso. Li Zhaoxing, ministro
de eksteraj aferoj, respondis demandojn pri la ĉina diplomatio
kaj internaciaj problemoj, kaj konkrete klarigis ĉinan diplomatian
politikon dum la periodo de paca disvolviĝo.
Li Zhaoxing diris, ke Ĉinio estas
evoluanta lando, la disvolviĝo en malsamaj regionoj kaj tiu
en la urboj kaj la kamparo estas ne egalaj, kaj la popola
vivo ankoraŭ ne estas bona, do la disvolva tasko de Ĉinio
estas tre peza. Li diris, ke klopodante por sia propra disvolviĝo,
Ĉinio donas al aliaj evoluantaj landoj helpon laŭeblan, kaj
la helpo estas konkreta, sen politika kondiĉo.
Li Zhaoxing reasertis, ke Ĉinio
iras sur la vojo de paca disvolviĝo kaj ludas pozitivan rolon
en la internacia socio. Ĉinio klopodas por kontribui al paco,
kunlaboro kaj disvolviĝo de la mondo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|