S-ino
Yang Yiben, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco kaj vicurbestro de Lijiang-urbo, Yunnan-provinco,
multjare zorgas pri protektado de tradiciaj naciaj kulturoj.
Kiel naŝi-naciano, ŝi pli multe atentas protektadon de Dongba-aj
ideogramoj kreitaj de naŝi-nacio, ununura "viva"
hieroglifo en la mondo.
Yang diris, ke Dongba-a kulturo
reprezentas la esencon de la naŝi-nacia kulturo, kiu konsistas
el tradicia nacia kredo, religio, folkloro, etiketo, antikvaj
dokumentoj skribitaj per Dongba-aj ideogramoj, kaj pentrado,
metio, muziko, danco kaj aliaj tradiciaj artoj posedataj de
Dongba-aj pastroj.
 Ŝi
diris: "Dongba-a kulturo estas heredita ĉefe perbuŝe,
tial estas malfacilege ĝin protekti kaj heredi. Tio estas
rare granda memoriga projekto."
Ŝi proponis, ke la ŝtato savu kaj
kreskigu heredantojn de la Dongba-a kulturo, nome ordigi pentradon,
skulptadon, plektadon, muzikon, dancadon kaj aliajn teknologiojn
posedatajn de la kelkaj maljunaj heredantoj de Dongba-a kulturo,
sisteme registri kaj filmi la de ili prezidatajn ritojn kaj
fine eldoni ilin. Ŝi esperas, ke oni per diplomatia kanalo
kopios, tradukos kaj reordigos la antikvajn Dongba-ajn dokumentojn
perdiĝintajn en aliaj landoj kaj revenigos ilin laŭeble.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|