La 7-an de marto, Zhang Huaixi,
vicprezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco, gastis ĉe la retejo "Popolo"
kaj interparolis surrete kun retumantoj pri la deviga edukado.
Zhang Huaixi diris, ke nun en Ĉinio
pli ol 99 procentoj da infanoj en lernoaĝo por elementa lernejo
faras la lernadon kaj pli ol 95 procentoj da geknaboj vizitas
mezlernejojn. Por firmigi la atingon oni devas fortigi la
devigan edukadon ĉefe en la kamparo, klopodi por altigi la
edukan kvaliton per diversaj manieroj, precipe per altigo
de niveloj de instruistoj. Krome, oni devas per favora politiko
instigi diplomitojn el normalaj lernejoj kaj universitatoj
instrui en la kamparo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|