La 7-an de marto, en grupa diskutado
komitatanoj el religiaj rondoj de ĈPPIK esprimis, ke religiuloj
devas aktive agadi por akceli socian harmonion, stabilecon
kaj disvolviĝon.
Sun Xipei, vicestro de la Ĉina Protestanta
Eklezio, diris: "La ĉina registaro pli kaj pli zorgas
kaj alte taksas religian aferon. Dumlonge mi konsideris, kiel
la religiaj rondoj ludu aktivan rolon en konstruado de harmonia
socio. Mi opinias, ke unue, ni devas teni stabilecon en la
religiaj kampoj, tio estas tre grava; due, ni devas aktive
kuraĝigi eklezianojn kontribui en sia laboro; trie, religio
povas reguligi psikon, stabiligi humoron kaj mildigi kontraŭdiron;
kvare, ni devas gvidi la eklezianojn multe servi al la socio,
uzi monon kaj energion por helpi la malfortulojn."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|