La 8-an de marto la tibeta delegacio
de la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio
(TPK) akceptis intervjuon de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj
pri disvolviĝo de la ekonomio kaj socio de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono. Raidi, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de
TPK, diris, ke Tibeto nun estas en la plej bona periodo de
disvolviĝo kaj stabileco en la historio.
Raidi diris, ke delonge la centra
registaro alte atentas la ampleksan disvolvadon kaj vivon
de 2.8 milionoj da diversnaciaj popolanoj en Tibeto. Ŝtataj
institucioj kaj aliaj provincoj kaj urboj donis al Tibeto
senegoisman helpon. Kaj dank' al unuiĝo de diversaj rondoj,
Tibeto multflanke prosperas.
En la pasintaj 50 jaroj, Tibeto iris
de aŭtokratio al demokratio kaj de malriĉeco al riĉeco. La
granda ŝanĝiĝo de Tibeto en la pasintaj 50 jaroj atestas,
ke Tibeto havos pli belan estontecon nur se ĝi iros laŭ la
socialisma vojo kun ĉinaj karakteroj sub la gvido de la Komunista
Partio de Ĉinio kaj persistos en la sistemo de regiona aŭtonomeco.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|