La 11-an de marto Wu Jianmin, proparolanto
de la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), diris al raportistoj,
ke la Pekinaj Olimpikoj en 2008 disvastigos la olimpikan spiriton
en Ĉinio.
Wu diris, ke la modernaj Olimpikoj
unuafoje okazos en Ĉinio post sia naskiĝo en 1896. Tiam la
tuta mondo nepre turnos sian atenton al Ĉinio.
Li opiniis, ke la Olimpikoj povas
daŭri pli ol 100 jarojn pro tio, ke ĝi reprezentas progresemon,
justecon kaj egalecon de la homaro. Ĉinoj nepre devas bone
kompreni kaj disvastigi la olimpikan spiriton.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|