Lastatempe, la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio okazigis kunvenon por aŭskulti raporton pri reguligo
kaj superrego de merkato de domoj kaj bienoj de Pekino.
La kunveno montris, ke en la pasintaj
jaroj la preza leviĝo de komerca domo de ĉiuj lokoj malrapidiĝis,
la strukturo de livero de domoj iom pliboniĝis, kaj aĉetado
de domoj por spekula investo estas inhibita. Sed samtempe,
la doma prezo de parto de grandaj urboj ankoraŭ rapidege leviĝas,
la livero de negrandaj kaj malgrandaj apartamentoj ankoraŭ
estas nesufiĉa, kaj la reguliga kaj superrega sistemo ankoraŭ
ne estas perfekta.
Zeng Peiyan, membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la
Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio, diris en la kunveno, ke oni devas plue praktiki
la rimedojn de reguligado kaj superrego, perfektigi kompletigajn
politikojn, kaj plifortigi kaj plibonigi reguligadon kaj superregon
de la merkato de domo kaj bieno.
Unue, liveri pli multajn domojn.
Oni devas bone realigi planon de domkonstruado, racie uzi
teron por konstruo de domoj, rapidigi reguligadon de proporcio
de diversecoj de tipoj de apartamentoj, liveri pli multajn
ordinarajn apartamentojn kaj plue disvolvi merkaton de luo
kaj brokanto de domoj.
Due, pene reguligi bezonadon de
domoj. Oni devas perfektigi ekonomian politikon, plifortigi
merkatan administradon, daŭre inhibi investadon en domkonstruo.
Oni devas bone klarigi la politikon, stabiligi merkatan prognozon
kaj formi racian modalon de konsuma maniero de domoj. Krome,
oni ankoraŭ devas superregi la malkonstruadan skalon kaj malmultigi
pasivan bezonadon de domoj.
Trie, pene solvi la problemon de
loĝejo de familioj malmulte enspezantaj. Oni devas plifortigi
la respondecon de registaro, plimultigi ĝian moninveston,
rapidigi perfektigon de sistemo de malkare luebla loĝejo,
reguligi konstruadon, vendadon kaj cirkuladon de ekonomiaj
kaj praktikaj domoj.
Kvare, daŭre reguligi la ordon de
merkato de domo kaj bieno. Oni devas plifortigi inspektadon
kaj administradon pri la tuta procedo de domkonstruado, kaj
puni neleĝajn aktivadojn de akaparado, levo de prezo, falsa
reklamado kaj trompa kontrakto.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|