La 15-an de marto Zhang Xuedong, reprezentanto de la 10-a
Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke kun disvolviĝo
de teknologio de elektronika informadiko kaj senĉesa altiĝo
de nivelo de la popola vivo, pli kaj pli grandiĝas la nombroj
de elektronikaj produktaĵoj uzataj kaj forĵetitaj. Unu eluzita
arĝenta-zinka baterio povas polui 600 mil litrojn da akvo,
kaj unu baterio n-ro 5 povas detrui 1.5 kvadratajn metrojn
da tero. Por fari personan komputilon, estas bezonataj pli
ol 700 specoj da materialoj, kaj 50% de ili endanĝerigas la
sanon de la homoj...
Zhang Xuedong opinias, ke granda
nombro da elektronikaj forĵetaĵoj kaj poluas la medion, kaj
serioze konsumas resursojn. Ĉiuj evoluintaj landoj ellaboris
koncernajn leĝojn pri traktado de elektronikaj forĵetaĵoj.
Sed Ĉinio ankoraŭ ne ellaboris tian leĝon aŭ administran regulon,
kaj nur havas kelkajn regulojn validajn nur por koncernaj
departementoj, do Ĉinio devas plej baldaŭ ellabori leĝon pri
traktado de elektronikaj forĵetaĵoj por ke ili ne plu poluu
la medion.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|