Shen Jilan estas la ununura ordinara
laborulino elektita kiel reprezentanto de la 1-a ĝis la 10-a
Tutlanda Popola Kongreso.
Lastatempe Shen diris al raportisto,
ke dum la konstruado de nova kamparo oni devas laŭeble ŝpari
kaj protekti agrojn kaj kiel eble plej malmulte okupi aŭ ne
okupi agrojn.
Ŝi opinias, ke agrikulturo estas
bazo de la disvolvado de ekonomia socio. Dum la konstruado
de nova kamparo, oni devas zorgi pri agrikultura disvolviĝo
kaj la vivo de la kamparanoj kaj protekti agron. Ŝi diris:
"Sen greno oni ne povas konstrui la novan kamparon. Tial
oni devas ŝanĝi unu-etaĝan domon en du- aŭ tri-etaĝan. Ne
okupi agrojn estas parto de la konstruado de nova kamparo."
Ŝi diris, ke la konstruado de nova
kamparo bezonas unuigitan gvidadon kaj sciencan planadon,
ke la manieroj de la konstruado de nova kamparo en ebenaĵoj
kaj montaroj ne estu monotone kopiataj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|