Intervjuate de raportistoj, Long
Zhixian kaj Yao Naili, membroj de la 10-a Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK)
kaj specialistoj de la ĉina tradicia medicino, esprimis, ke
en la pasintaj jaroj, la ĉina tradicia medicino gajnis grandajn
sukcesojn en kuracado de tumoroj, hepataj malsanoj kaj virusa
gripo, kelkaj rezultoj gajnis Ŝtatan Premion de Scienca-teknologia
Progreso de Ĉinio. La ĉina tradicia medicino havas siajn sciencajn
regulojn kaj samtempe estas bezonataj de la popolo. Nun en
Ĉinio estas 29 lernejoj de la ĉina tradicia medicino kun multaj
instruistoj kaj sufiĉaj studentoj. Ĉinio alte taksas disvolviĝon
de la ĉina tradicia medicino kaj investis kelkajn miliardojn
da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro) por esplori la
bazan teorion kaj klinikan aplikadon pri gravaj malsanoj dum
la 11-a 5-jara Plano de Disvolvo de Ĉinio.
Samtempe ĉinoj estas klopodantaj
por meti la ĉinan tradician medicinon en la liston de Mondaj
Kulturaj Heredaĵoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|