Nun instruado de la ĉina lingvo
fariĝis furora temo, kaj pli kaj pli multaj homoj ekster Ĉinio
eklernas la ĉinan lingvon.
Nun ekster Ĉinio estas 50-60 milionoj
da ĉinoj, kaj funkcias pli ol 3000 ĉinlingvaj lernejoj. Krome
la ĉina lingvo estas instruata en pli ol 2300 lernejoj en
pli ol 100 landoj. La nombro de lernantoj de la ĉina lingvo
superis 30 milionojn.
Zhang Weichao, membro de la 10-a
Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco kaj direktoro de la Eduka Fondaĵo de Ĉina Lingvo
de Ĉinio, diris, ke dum la procezo de ekonomia tutmondiĝo,
ĉina ekonomio rapide disvolviĝas kaj ludas gravan rolon, tial
altiĝas la valoro de la ĉina lingvo kun historio de pli ol
5 mil jaroj. En Francio, posedo de la ĉina lingvo fariĝas
privilegio por akiri laboron; kaj Lee Kuan Yew, kabineta mentoro
de Singapuro, atentigis, ke oni devas bone koni Ĉinion, ĝiajn
kulturon kaj lingvon, se Singapuro volas eniri en la grandan
merkaton en Ĉinio.
Zhang Weichao opinias, ke la registaro
devas investi pli multe al instruado de la ĉina lingvo, kaj
samtempe, oni devas sufiĉe mobilizi la socian forton por subteni
instruadon de la ĉina lingvo per diversaj manieroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|