Chen Zhendong, membro de la 10-a
Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco el la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto,
diris, ke popolanoj de Hongkong kaj ĉeftero ĝenerale konscias,
ke la kunlaboro de la du lokoj utilas al ambaŭ flankoj. Kvankam
investado de diversaj landoj en Ĉinio multe leviĝas, tamen
ĝis nun tiu de Hongkong estas la plej granda. Laŭ statistiko,
ĝis la fino de 2005, Hongkong investis en la ĉeftero de Ĉinio
259.5 miliardojn da usonaj dolaroj kaj establis pli ol 130
mil entreprenojn.
En 2006 monkolekto de Hongkong per
unuafoja publika varbado de akcioj superis tiun de Nov-Jorko
kaj troviĝas en la dua loko en la mondo, nur malpli ol tiu
de Londono. Laŭ borsvaloro, Hongkong estas la 7-a en la tuta
terglobo kaj la dua en Azio.
Kiel internacia komerca centro kaj
navigacia centro, la komerca reto de Hongkong kovras la tutan
mondon. En la lastaj 10 jaroj Hongkong estis juĝita de Usono
kaj mondfamaj esploraj organizoj kiel loko kun plej libera
ekonomia sistemo en la terglobo. En la 1980-aj jaroj transmaraj
entreprenoj kaj translandaj kompanioj fondis en Hongkong ĉ.
4000 stabejojn kaj vendocentrojn, en kiuj servas pli ol 100
mil Hongkong-anoj. Kiel aperta haveno, Hongkong estas nekompareble
supera inter ĉiuj urboj de Azio, ke kompanioj kaj entreprenoj
de la tuta mondo povas libere komerci en Hongkong. Hongkong
havas ankaŭ avantaĝon de malalta imposto, perfekta financa
sistemo, ideala medio de leĝo kaj firma koncepto pri rajto
de proprieto.
Por plenforte subteni ekonomian
revigliĝon de Hongkong la centra registaro alprenis rimedojn
pri efektivigo de Aranĝo de Proksima Ekonomia Partnereco,
malfermo de "libera vojaĝo", antaŭenpuŝo de ekonomia
kunlaboro ĉirkaŭ delto de Perlo-rivero, kaj permeso al la
Hongkong-a Banko entrepreni negocon de renminbi je malgranda
sumo, kaj al pli multaj grandaj ŝtataj entreprenoj enborsiĝi
en Hongkong. Tiuj rimedoj celas profitigi ambaŭ flankojn de
Hongkong kaj la ĉeftero.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|