En
intervjuado Gu Xiulian, vicprezidantino de la Tutlanda Popola
Kongreso (TPK) kaj prezidantino de la Ĉina Virina Federacio,
diris, ke de 2006 ĝis 2010, la ĉina registaro investos pli
ol 200 miliardojn da juanoj (ĉ. 20 bilionoj da eŭroj) por
ke la infanoj de malriĉaj kamparanaj familioj povu viziti
lernejon dum la aĝo en la periodo de deviga edukado. Tio estas
la plej grava rimedo de la ĉina registaro por edukado de neplenaĝuloj
en la kamparo.
Gu Xiulian diris, ke pro la malegaleco
de ekonomia disvolviĝo neekvilibreco en edukado ekzistas en
Ĉinio, sed Ĉinio alprenis plurajn rimedojn por solvi tiun
problemon, ekzemple, reviziante la Leĝon pri Protektado de
Neplenaĝuloj, oni emfazis ke oni devas garantii devigan edukadon
al la infanoj de malriĉaj familioj de la kamparo. De printempo
de 2007, 148 milionoj da neplenaĝuloj en la kamparo de Ĉinio
ricevos senpagan edukadon. La registaro monhelpos la infanojn
de malriĉaj familioj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|