Posttagmeze
de la 2-a de marto, la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK)
okazigis gazetaran konferencon en la Popola Halo. Proparolanto
Wu Jianmin diris, ke la komitatanoj de ĈPPIK tre zorgas pri
la popola vivo.
Wu Jianmin diris, ke la komitatanoj
de ĈPPIK venas el ĉiuj rondoj de la ĉina socio, kaj ilia grava
respondeco estas koni kaj esprimi la dezirojn de la popolo
kaj socio. En 2006 kaj 2007, la komitatanoj jam prezentis
pli ol 900 proponojn pri kuracado kaj edukado, kiuj okupis
kvinonon de la totala sumo de proponoj. Krome, la komitatanoj
zorgas ankaŭ pri la loĝado de la popolo kaj garantio de minimuma
vivtenado de homoj tre malmulte enspezantaj en la komparo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|