Geraldo Mattos (Brazilo):
Al la Kvina Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco mi havas nun la honoron kaj ĝojon sendi mian plej
sinceran esperon, ke ĝi estos fruktodona por la internacia
paco kaj interhoma fratamo kaj vera helpo por la multaj malfacilaĵoj,
kiuj ĝis nun turmentas multe da landoj.
Saliko (Finnlando):
La temoj atentataj dum la Kvinaj Sesioj estas tre interesaj
kaj gravaj. Mi provos sekvi viajn retpaĝojn.
David Bianchini (Brazilo):
Mi gratulas vin karaj samideanoj. Daŭrigu ĉiam vian bonan
laboron, uzante Esperanton por unuigi la homaron. La temoj
estas interesaj, inter ili mi reliefigas mediprotektadon.
Cabinet Bartsch (Germanio):
La temoj pri problemoj pri kuracado kaj edukado, plibonigo
de la imposta sistemo kaj pri protekto al nemateriaj kulturaj
heredaĵoj estas interesaj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|