Leopold Patek (Aŭstrio):
Malriĉaj kamparanoj en Ĉinio ne
povas pagi lernolibrojn de la infanoj, aliaflanke riĉaj ĉinoj
elspezas multe da mono por ke la infanoj povu lerni la uson-anglan
lingvon.
Ĉu ekzistas raporto kiom da mono gajnas Usono, Aŭstralio kaj
Britio el la merkato de uson-angla instruado?
Horst Vogt (Germanio):
Koran dankon pro la invito komenti
la ĉi-jaran konferencon de ĈPPIK!
La por mi plej aprobinda rezolucio de la kongreso estos la
decido pri la protektado de la natura medio. Tiu urĝa problemo
endanĝerigas la homaron, se ĝi estos neglektata kaj se ĝi
ne estos energie pritraktata kaj solvata de ĉiuj nacioj/ŝtatoj
en komunaj agadoj.
Same danĝera estas la internacia
terorismo. Ĉiu fanatikismo, ĉu religia, ĉu politika, kiu ne
indulgas la vivon, sanon kaj liberecon de la homoj, devas
esti ĉesigita. Por tio ankaŭ la kunlaboro de ĉiuj registaroj
estas necesa.
Kun intereso mi konstatis, ke en
Ĉinio leĝo pri privata proprietaĵo estas en preparo.
Laŭ mi mankas en la tagordo debato
pri pliaj paŝoj en via lando por la garantio de la homaj rajtoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|