La
5-an de marto en la inauguro de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
chefministro Zhu Rongji faris registaran laborraporton en
la nomo de la Shtata Konsilantaro. Retrospektive al la registara
laboro en la pasintaj 5 jaroj li diris, ke la pasintaj 5 jaroj
estis eksterordinaraj por Chinio.
Li diris, ke komence de la servoperiodo de la
nuna registaro eksplodis en Azio financa krizo, kresko de
la monda ekonomio malrapidighis kaj krom tio la industria
strukturo de Chinio havis seriozan problemon kaj multe da
laboristoj de la shtataj entreprenoj senlaborighis. En 1998
kaj 1999 Chinio suferis de eksterordinare grandaj inundoj,
sed gvidate de la Komunista Partio de Chinio, dank' al granda
unuigho kaj firmdecida luktado, la diversnacia china popolo
venkis chiujn malfacilojn kaj akiris grandajn sukcesojn en
reformado, pordmalfermo, ekonomia kaj socia disvolvigho.
Li rememoris la registaran laboron en jenaj 8
flankoj:
Unue, en la pasintaj 5 jaroj la nacia ekonomio
disvolvighis rapide kaj la strategia reguligo de la ekonomia
strukturo faris gravajn pashojn.
La ekonomio daure kreskis rapide. Lau la komparebla
prezo la totala enlanda produktovaloro chiujare kreskis meze
je 7.7% . La ekonomiaj kvalito kaj profito kreskis rapide.
Due, reformado kaj pordmalfermo multe progresis
kaj fundamente fondighis la socialisma merkata ekonomio.
Fundamente realighis la tri-jara reformado kaj
liberigho de la shtataj entreprenoj el malricheco. La malgrandaj
kaj mezgrandaj shtataj entreprenoj viglighis. Akciaj ekonomiaj
entreprenoj dilatighis senchese. Privataj entreprenoj rapide
disvolvighis kaj ludis gravan rolon en la ekonomia disvolvigho,
pliigho de laborpostenoj kaj eksportado, kaj merkata vigligho.
Trie, evidente kreskis la povo de scienc-teknika
kreiveco kaj prosperis la eduka afero.
Firmpashe disvolvighis la fundamenta esplorado
kaj esplorado de altteknologioj kaj praktikaj teknikoj kaj
progresis la kreiva struktura konstruado.
Kvare, la konstruo de la socialisma demokratia politiko kaj
spirita civilizacio evidente plibonighis.
Pluapashe praktikighis la diversaj soci-sekurigaj
metodoj kaj plibonighis la socia sekureco.
Kvine, la popola vivo evidente plibonighis kaj
ghenerale atingis bonhavighon.
La urbana enspezo daure kreskis. La pokapa urbana enspezo
kreskis chiujare je 8.6% kaj tiu de la kamparanoj je 3.8%.
La deponitaj monsumoj de la urbanoj kaj kamparanoj kreskis
de 4600 miliardoj da juanoj en 1997 al 8700 miliardoj da juanoj
en 2002, dum la nombro de malrichaj kamparanoj malkreskis
de 49.6 milionoj al 28.2 milionoj.
Sese, progresis la nacidefenda kaj armea konstruoj.
En la pasintaj 5 jaroj la forto de nacidefendo
kaj armeoj kreskis kaj 0.5 miliono da armeanoj malmobilighis
en la difinita tempo.
Sepe, la reunuigho de la lando akiris novan progreson.
Dank' al persisto en la principo "unu lando
kaj du sistemoj", la fundamenta legho de la Hongkong-a
Speciala Administra Distrikto kaj tiu de la Makaa Speciala
Administra Distrikto estis bone observitaj. La socia ekonomio
estis stabila en tiuj du lokoj. La registaro faris multe por
intershangho kaj reciproka vizito, por navigacio, komercado
kaj poshtado inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio kaj por
la paca reunuigho de la lando.
Oke, ekestis nova situacio en la diplomatio.
La amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Chinio
kaj ghiaj najbaraj landoj havis novan progreson. La unuigho
kaj kunlaboro de Chinio kun disvolvighantaj landoj pli kaj
pli firmighis kaj ankau ghiaj rilatoj kun evoluintaj landoj
estis plibonigitaj kaj disvolvitaj.
Rilata artikolo: 8
proponoj por la registara laboro en 2003
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|