La
10-an de marto okazis la tria plena kunveno de la Unua Sesio
de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK). En la kunveno oni auskultis
laborraporton de la Konstanta Komitato de TPK, vochdonis pri
propono de reformado de organoj de la Shtata Konsilantaro
kaj difinis rimedojn por elektado kaj nomumo.
Li Peng, prezidanto de la Konstanta Komitato
de TPK, faris raporton pri ghia laboro al la 2892 reprezentantoj.
Li konfirmis atingojn en leghofaro, superrigardo, laboro de
reprezentantoj, propagando de legha sistemo, kontaktigho kun
aliaj landoj kaj perfektigado de la Konstanta Komitato en
la lastaj 5 jaroj. Li montris mankojn en la laboro, ekz. leghprojektoj
pri superrigardo kaj civilaj aferoj atentataj de la reprezentantoj
jam estis prezentitaj por ekzamenado, tamen ankorau ne estis
aprobitaj; en kontrolo de praktikado de leghoj ekzistas formalismo;
efika superrigardo bezonas plifortighon; la laboro de la reprezentantoj
kaj la Konstanta Komitato bezonas plibonigon.
Fine Li Peng esperis plifortigon de leghofaro
kaj altigon de ghia kvalito por formi en 2010 la socialisman
leghan sistemon kun chinaj trajtoj.
Post ekzamenado en 2 tagoj la propono de reformado
de organoj de la Shtata Konsilantaro estis aprobita. La nova
Shtata Konsilantaro konsistos el 28 departementoj krom sia
oficejo.
Rilata artikolo: Aprobita
la projekto pri reformado de la strukturo de la Shtata Konsilantaro
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|