Mi ankau havas intereson pri la kosmoesplora
programo kaj volas scii, chu oni parolos pri ghia pluiro.
Precipe, chu oni decidos, ke baldau flugos iu "tajkonauto".
Donald J. Harlow
(Usono)
Kiel
grava marko de la monda civilizacio kaj unu el la gravaj fruktoj
de la progreso de la modernaj sciencoj kaj tekniko, kosmonautiko
malfermis al la homaro kanalon por koni, utiligi kaj ekspluati
la kosmon. Same kiel la naturaj richfontoj kaj movoforto,
la kosmonautika forto farighis tipa marko por la sinteza forto
kaj ekonomia nivelo de grandaj landoj de la mondo.
En 1961 sovetunia kosmonauto Gagarin la unua
faris kosmovojaghon en la kosmoshipo "Dongfang-1".
Tiam prezidanto Mao Zedong diris: "Kiel Chinio povas
esti kalkulata potenca lando? Ni ech terpomon ne povas sendi
en la kosmon."
Chinio
startis che "8 kilometroj"
En
la 19-a de februaro de 1960 Chinio lanchis sian unuan raketon
kun likva brulajho. La raketo flugis en alto de 8 klometroj.
Tamen la lancho estis sukcesa kaj trahakis vojon por la lancho
de sputniko.
En marto de 2002 Chinio lanchis kosmoshipon Shenzhou-3.
Ghi flugis unu semajnon kaj ghia kajuto revenis al la terglobo
lau la projekto, dum la orbita kajuto daurigis sian flugon
fidele plenumante diversajn taskojn de esplorado kaj sendante
al la terglobo altkvalitajn datumojn. La orbita kajuto flugis
180 tagojn rondirante 2821 fojojn chirkau la terglobo. En
la 5-a de januaro de 2003 la kosmoshipo Shenzhou-4 sukcesis
reveni al la terglobo. Tio montris al la mondo, ke Chinio
havas la kapablon fari homan kosmovojaghon.
Ghis nun Chinio jam sukcese produktis 12 specojn
da transprotaj raketoj Changzheng taugaj por alta, meza kaj
malalta orbitoj. Chinio faris 69 lanchojn de raketoj kaj sendis
pli ol 70 diverstipajn sputnikojn kaj 4 senhomajn kosmoshipojn
Shenzhou en la orbitojn.
Ekde
oktobro de 1996 Chinio sukcese lanchis 25 fojojn transportajn
raketojn Changzheng. Raketoj de nova tipo multe grandigis
la pezon che la lancho kaj la pezo de la revenigitaj kajutoj
de la kosmoshipoj Shenzhou-2, 3 kaj 4 superis la pezon de
chiuj sputnikoj.
Kunhoma
kosmovojagho
Kosmonautiko estas la plej komplika moderna tekniko
kaj fari kosmoshipon estas la shlosila punkto en kosmonautiko.
Fakte kosmoshipoj Shenzhou-3 kaj 4 estas eksperimentaj kosmoshipoj
por homa kosmovojagho. Sukcesa revenigo de kosmoshipo Shenzhou-4
startigis praktikadon de homa kosmovojagho de Chinio.
200-500
kilometrojn super la surfaco de la terglobo estas vakuo kaj
la temperaturo superas 1000 oC. Por vojaghi en kosmo, oni
nepre devas instali en kosmoshipo sistemon de media superrego
kaj garantio de vivo de la kosmonautoj. La sistemo devas liveri
sufiche da oksigeno, manghajho, akvo k.a., superregi aerpremon,
temperaturon kaj humidecon kaj forigi karbonan dioksidon kaj
aliajn eluzitajhojn. Antau homa kosmovojagho, Sovetunio kaj
Usono faris eksperimentan kosmovojaghon kun primato. Sovetunio
lanchis sputnikon kunportantan hundeton, kaj post unu semajno
ghi mortis pro manko de oksigeno. Poste Sovetunio lanchis
7-foje eksperimentan kunhoman kosmonautikan aparaton kun hundo
au rato kaj 3 el ili estis sukcesaj. Usono eksperimentis per
simio kaj orangutango. Sed oni ankorau ne povis solvi multajn
malfacilajn inghenieriajn kaj teknikajn problemojn per besta
eksperimento.
Chinio
eksperimentis ne per bestoj, sed per simula sharghita ekipajho.
La ekipajho faras per fizik-kemia metodo simuladon de metabolo
de oksigenkonsumo kaj varmestigo por liveri kaj ekspertizi
metabolan sharghon de medisuperrega kaj vivgarantia sistemo.
Tia ekipajho estas nemultekosta, sed tre scienca. Specialistoj
de kosmoshipo Shenzhou-3 konigis, ke la simula sharghita sistemo
konsistas el simula aparato de homa metabolo, simula fiziologia
signala ekipajho kaj falsa homo simila al kosmonauto rilate
korpan formon, strukturon, kvaliton k.s. Ghi povas simuli
fiziologiajn referencajn datumojn de kosmonautoj rilate pulson,
korbaton, spiron, manghon kaj ekskrementadon, kaj estas kontrolata
de komanda centro sur la terglobo. La simula aparato de metabolo
simulas rapidecon de oksigenkonsumo, kvanton de konsumata
oksigeno kaj varmestigon, konsumas oksigenon en la kajuto
kiel vera homo kaj radias varmon en la kajuto, ghustatempe
superregas la aerpremon kaj temperaturon je la stato permesata
de medicino pere de medisuperrega kaj vivgarantia sistemo.
La simula fiziologia signala aparato sendas al la terglobo
la registritajn fiziologiajn signalojn de kardiogramo kaj
spirado, por detekti la fidindecon de la ekipajho de medicina
kontrolo en la kajuto.
Eksperimente detekti simulan homportan kosmovojaghon
per simula falsa homo estas unuafoje en Chinio, kaj ankau
en la mondo. Tial ghi vekis atenton en- kaj eksterlande. Tiun
eksperimenton Chinio komencis en la unuaj 90-aj jaroj de la
20-a jarcento. La eksperimento montris, ke la fiziologiaj
signaloj kaj metabolaj indikoj liveritaj de la simula sharghita
sistemo estas normalaj kaj pruvis, ke la medisuperrega kaj
vivgarantia sistemo en la kajuto rekte koncernanta homan kosmovojaghon
tute konformas al la medicinaj postuloj de homa kosmovojagho.
Baldau
debutos china kosmonauto
La
trejnataj kosmonautoj de Chinio devenis de pilotoj kun richa
sperto, kiuj flugis almenau 1000 horojn. Ili havas bonan korpokvaliton.
Ili altas chirkau 170 cm. kaj pezas 65 kg. Tio estas ordinara
korpotipo de chinoj. Lau tiu normo oni havos pli da ebleco
en elektado kaj aliflanke malgranda korpo ne okupas tro da
spaco en la kosmoshipo. Chiu gramo da efika shargho multe
malfaciligas startigon de raketo kaj multe kostas. Kaj krome
spino de nealta homo estas pli eltenema kontrau skuo.
Oficistoj de kosmonautika plano konigis, ke tiuj
estontaj kosmonautoj havas altan edukitecon en matematiko,
fiziko, inghenierio, biologio k.a. Ili nepre devas trapasi
"teknikajn provojn" en specialaj ekipajhoj, ekzemple
turnosegho kun 24 turnighoj en minuto por ekzameni eltenemon
kontrau skuo kaj vertigho, elektra balancilo kun balanca sektoro
de 15 metroj por detekti eventualajn kosmajn malsanojn en
orbito. Chiutage ili trejnighas 10 horojn pri astronomio,
geografio, medicino kaj strukturoj de raketo kaj kosmonautika
aparato. Krome ili estas rigore trejnataj pri kosmonautika
medio kaj simula kosmovojagho. Sukcesinte en speciala ekzameno,
ili povos plenumi la taskon de kosmovojagho.
Rilata artikolo:
Kiel
chinaj kosmonautoj vivos en la kosmo?
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|