Min interesas chefe la tre grandaj komercaj
eblecoj kaj merkatoj en via granda bela lando, kion mi bedaurinde
ne konas ankorau.
REMY
SPROELANTS (Belgio)
Estus tre interese ke Chinio povus pli intershanghi
varojn kun nia lando: chefe niajn grenojn kaj viandon...
RO.
SARTOR (Argentino)
En
Yiwu de Zhejiang-provinco vi povas audi vochojn en dekoj da
lingvoj, vidi homojn de malsamaj hautkoloroj kaj ghui tre
diversajn frandajhojn de diversaj lokoj de la mondo.
"Yiwu estas tre granda merkato, kie vi facile
trovas bezonatajn varojn en kvanto granda au malgranda, kaj
la prezo estas malalta," diris araba komercisto.
Nun en Yiwu viglas pli ol 3000 komercistoj el
40 landoj, kaj duono de ili venis de la Unuighintaj Arabaj
Emirlandoj, Egiptio kaj Jemeno. Tiuj Mez-Orientaj komercistoj
jam starigis en Yiwu Araban Vilaghon.
Prospera komercado de malgranda urbo Yiwu reflektas
la staton de la ekonomio de la tuta Chinio. En 2002 la importa
kaj eksporta valoro de Chinio superis 620 miliardojn da usonaj
dolaroj kaj kreskis je 21 %, okupante la 5-an lokon en
la mondo. Kaj tiu de alilandaj entreprenoj en Chinio konsistigis
53%. Krome en la eksportado produktajhoj de alta teknologio
multe kreskis, ke eksportado de altteknologiaj produktajhoj
de Chinio en la unuaj tri trimestroj de 2002 kreskis je 45.7%
kompare kun tiu de sama periodo de 2001.
En 2002 Chinio altiris 50 miliardojn da usonaj
dolaroj el eksterlando. Antaue fremdlandaj komercistoj investis
chefe ordinaran manufakturadon, kaj nun ili turnis la investon
al baza industrio, fundamentaj instalajhoj kaj nova alta teknologio,
kaj precipe en la lastaj jaroj jam al integra cirkvito, komputoro,
informadikaj produktajhoj k.a.
altteknologiaj programoj. En la lastaj 2 jaroj altteknologiaj
entreprenoj de Chinio altiris investon je 50% pli multe ol
en la pasinteco. La kontinuan kreskon de altirita fremda kapitalo
oni atribuas al aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo,
ke tio liveris novan spacon por la disvolvigho de ekstera
ekonomio de Chinio. Kaj aliflanke tion oni shuldas al pluapasha
profundigho de reformado de ekonomia sistemo, kiu ebligis
al la neshtataj entreprenoj kaj altteknologiaj entreprenoj
havi rajton rekte kontaktighi kun la internacia merkato kaj
donis novan vivforton al disvolvigho de ekstera komerco. Kaj
trie, pluapasha kompletigho de politiko liveris pli bonajn
kondichojn por la disvolvigho de ekstera komerco kaj rapidighis
la impostoredukto de eksporto kaj doganeja procedo.
Rilata artikolo: Yiwu,
la plej granda bazaro en Chinio
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|