La
tiel nomataj proponoj estas tiuj faritaj de reprezentantoj de la
Tutlanda Popola Kongreso kaj koncernaj departementoj al la kongreso
por esti diskutataj. Lau la difino de la Organiza Legho de la Tutlanda
Popola Kongreso kaj regulo de la kongreso pri diskutado, la prezidantaro,
ghiaj konstanta komitato kaj specialaj komisionoj, la Shtata Konsilantaro,
la Centra Komisiono por Militaj Aferoj, la Plej Supera Popola Jughejo
kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, chiu delegacio au pli ol
30 reprezentantoj kune povas fari proponojn al la kongreso kaj la
prezidantaro decidos, chu oni metos ilin en tagordon, au donos la
proponojn unue al koncernaj komisionoj, ke ili ekzamenu kaj decidu,
chu oni metos ilin en tagordon.
La
plena sesio de la kongreso kaj kunveno de diversaj delegacioj ekzamenas
la proponojn. La prezidantaro povas ankau doni la proponojn al specialaj
komisionoj por diskuti kaj fari raporton kaj fine la prezidantaro
decidas, chu baloti pri ili en la kongreso au ne. En la balotado
necesas pli ol duono da vochoj por aprobi ilin.
La
proponoj de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(CPPIK) estas sugestoj kaj rimarkigoj, kiujn membroj de CPPIK donas
al CPPIK au pere de ghi al la popola kongreso kaj popola registaro
pri la shtataj au lokaj politikoj, socia vivo kaj aliaj gravaj problemoj.
La
diferenco inter tiuj du proponoj kushas en tio, ke la popola kongreso
estas shtata organo de potenco. La proponoj aprobitaj de ghi ja
farighas legho, dum CPPIK estas organizo unuecfronta kaj la proponoj
de CPPIK funkcias kiel demokratia kontrolo sen legha rajto. Kaj
la proponoj de la popola kongreso estas farataj nur dum la kongreso,
dum tiuj de CPPIK povas esti farataj kaj en la konferenco kaj ekster
ghi.
Kio
estas la diferencoj inter la proponoj, sugestoj, kritikoj kaj
rimarkigoj ?
Revenu
|