Ghis la
18-a horo de la 10-a de marto, la Kvara Sesio de la Naua China Popola
Kongreso ricevis sume 1040 proponojn. Tio estis la plej grandnombra
de post la Sesa Popola Kongreso (1983-1988).
La proponoj temas chefe pri la jeno:
Daurigi reformadon kaj pordmalfermon
kaj modernigan konstruadon por ekonomia disvolvigho;
Administri la landon lauleghe, akceli la socialisman demokratian
kaj leghan konstruadon, daurigi la ekonomian kaj socian disvolvon
en harmonio;
Plifirmigi la bazan pozicion
de agrikulturo kaj pliigi la enspezon de la kamparanoj;
Energie reguligi la ekonomian strukturon;
Efektivigi la strategion disvolvi okcidentan Chinion kaj akceli
la harmonian disvolvon en diversaj regionoj;
Prosperigi la landon per sciencoj kaj eduko, akceli la scienc-teknologian
progreson, profundigi reformadon de la eduka sistemo;
Praktiki la strategion de kontinua disvolvo, protekti kaj racie
utiligi la richfontojn, pliigi la ekologian konstruadon kaj median
protektadon;
Profundigi la reformadon de la shtataj entreprenoj, reguligi kaj
normaligi la ordon de merkata ekonomio kaj levi la pordmalferman
nivelon;
Senchese plibonigi la popolan vivon, perfektigi la soci-garantian
sistemon;
Profundigi la batalon kontrau koruptigho kaj akceli la socialisman
spiritan civilizacion;
Energie labori por paca reunuigho de la patrio;
Defendi la socian stabilecon.
Koncerna
oficisto de la kongreso konigis, ke la proponoj karakterizighas
per tio, ke ilia nombro estas pli granda ol antaue, ilia kvalito
pli alta kaj 85% de ili koncernas leghodonon. Multaj proponoj portas
kompare detalan projekton. Iuj koncerne merkat-ekonomiajn leghojn
portas klarajn kaj konkretajn artikolojn por revizio. Kaj krome,
la proponoj rilatas chefe gravajn politikojn kaj administrajn principojn,
nacian ekonomion kaj popolan vivon de la lando au regiono, dum la
procentoj de proponoj por regionaj konstruaj projektoj multe malpliighis
kompare kun tiuj en la pasintaj jaroj.
Ekde
la unua tago de la sesio de la popola kongreso la sekcio de proponoj
chiutage ricevis ch. 200 proponojn kaj en la lasta tago 450. Oficistoj
registris, numeris, klasifikis kaj ghustatempe traktis ilin. Oni
jam publikigis 172 numerojn da bultenoj, kiuj legighis ankau en
la informa reto de la kongreso. 11 oficistoj ekskluzive laboris
por la registrado en komputilo, por ke la reprezentantoj ilin bone
konu. Samtempe kun tio la propona sekcio plifortigis sian kontakton
kun chiuj delegacioj.
Kio
estas la proponoj?
Kio
estas la diferencoj inter la proponoj, sugestoj, kritikoj kaj
rimarkigoj ?
Revenu
|