1.
La tiel nomataj proponoj estas tio, kion leghaj institucioj kaj
leghaj proponantoj lau legha procesio petas la popolan kongreson
au ghian konstantan komitaton ekzameni kaj rezolucii, dum la sugestoj,
kritikoj kaj rimarkigoj povas koncerni chian laboron.
2.
La tiel nomataj proponoj estas farataj, lau legho, de leghaj institucioj
au reprezentantoj en difinita nombro, dum la sugestoj, kritikoj
kaj rimarkigoj povas esti farataj kaj de unuopaj reprezentantoj
kaj de kelkaj reprezentantoj kune.
3.
Enhave la proponoj devas esti traktataj de la koncernaj kongresoj
au ghiaj konstantaj komitatoj limigite de iliaj povoj, dum la
sugestoj, rimarkigoj kaj kritikoj povas koncerni chian aferon.
4.
La formulo de la tiel nomataj proponoj devas havi motivon, kauzon
kaj projekton, dum tiu pri leghaj proponoj devas havi revizion,
sed al la sugestoj, rimarkigoj kaj kritikoj mankas devigaj postuloj.
5.
La tiel nomataj proponoj estas traktataj per rimedoj malsamaj
ol la sugestoj, rimarkigoj kaj kritikoj. Chu oni metas la unuajn
en tagordon au ne, tion decidas la kongresa prezidantaro, kunveno
de prezidanto kaj vicprezidantoj kaj kunveno de direktoroj au
ilin ekzamenu unue specialaj komisionoj kaj poste decidu la supre
diritaj instancoj, chu ilin diskuti en la kongreso au ne, dum
la sugestoj, rimarkigoj kaj kritikoj estas traktataj de la subaj
departementoj de la konstanta komitato de la kongreso.
La oficejo de la Konstanta Komitato de
la China Popola Kongreso estas taskita transdoni la proponojn
al koncernaj institucioj kaj organizoj kaj doni respondon al la
proponantoj en 3-6 monatoj post la fermo de la kongreso. Se la
proponantoj estas nekontentaj pri la respondo, ili rajtas prezenti
siajn rimarkigojn kaj la oficejo devas komisii al koncernaj institucioj
por fari traktadon kaj respondon.
Kio
estas la proponoj?