|  
                         
                    S-ino Cui, 39-jara, estas volontulo de la loghantara komitato. 
                    Shi staris che la vojkrucigho kaj observis chiujn pasantojn. 
                    Shi diris: "Chiutage tuj post fino de la laboro mi dejhoras 
                    chi tie por malhelpi fremdulojn iri en nian loghkvartalon, 
                    ke ili ne portu SARS-virusojn al ni." 
                       
                    Shi kaj shiaj kolegoj faris la gheneralan laboron por batali 
                    kontrau SARS. Chiutage almenau 8 homoj observis surstrate. 
                    "Ghis nun en nia loghkvartalo neniu infektighis je SARS," 
                    shi diris. 
                       
                    Iuj loghantaraj komitatoj alprenis pli rigorajn rimedojn. 
                    En la urbo Baoding, Hebei-provinco, la loghantara komitato 
                    establis kontrolan stacion sur chiu strato kaj chiu volontulo 
                    inspektis 10 familiojn kaj donis grandan atenton al kontrolado 
                    de la kamparano-laboristoj, revenintaj de epidemiaj lokoj, 
                    kaj homoj, kiuj havas simptomojn, similajn al tiuj de SARS. 
                    Komence de majo, s-ro James, fakulo de la Monda San-Organizo, 
                    diris: "Tio estas komplika kontrola reto." 
                  
                    Observado 
                      Aparta 
                      tasko 
                      Kontento 
                      de MSO 
                   
                    
                 |