|  
                         
                    Hebei-provinco, limtushanta Pekinon, havas 65 milionojn da 
                    loghantoj kaj tie estis 177 SARS-malsanuloj. Tie ne estis 
                    evoluinta medicina reto nek avangarda komputora sistemo, tamen 
                    mobilizante chiujn fortojn, ili penadis por malhelpi disvastighon 
                    de SARS. 
                       
                    S-ro James estis taskita de la Monda San-Organizo por inspekti 
                    Hebei-provincon pri SARS. Post la inspektado li diris, ke 
                    kvankam la metodo ne estas scienca, tamen en la disvolvighantaj 
                    landoj kun granda loghantaro, kia Chinio, ghi estas efika. 
                    Li diris ankau, ke li kaj liaj kolegoj vidis viglan defendsistemon 
                    kontrau SARS. La medicinistoj ne nur zorgas SARS-malsanulojn 
                    en hospitaloj, sed anaku serchas SARS-malsanulojn en chiuj 
                    urboj kaj vilaghoj. Ankau alia fakulo de MSO montris sian 
                    kontenton. Li diris, ke tiu chin-stila laboro multe kuraghigis 
                    ilin. 
                   
                    Kontrola 
                      reto 
                      Observado 
                      Aparta 
                      tasko 
                     
                   
                 |