|  
                          
                    En la lastaj jaroj la loghantaraj komitatoj multe shanghighis: 
                    Ili havis membrojn multe pli junajn kaj iuj junaj homoj, finintaj 
                    studon en altaj lernejoj, eklaboris en tiu organizo. Ili energie 
                    rekomendis al la senlaborighintoj novan okupon, faris multon 
                    por richigi la kulturan vivon de la loghantoj kaj prizorgis 
                    maljunulojn. 
                       
                    La loghantaraj komitatoj funkcias kiel helpantoj de la registaro. 
                    Nun ili faras multon por propagandi kaj ekspliki la politikojn 
                    de la Centra Registaro. La 5 kadroj de la komitato de la korto 
                    n-ro 10 faris brilan ekzemplon chi-flanke. S-ro Zhang diris: 
                    "Chiuj loghantoj subtenas nian laboron kaj chiu domo 
                    havas dejhoranton. La batalo kontrau SARS plifortigis nian 
                    amikecon." 
                   
                    Kontrola 
                      reto 
                      Observado 
                      Kontento 
                      de MSO 
                     
                   
                 |