|  
                   
              En Chinio SARS atakis unue Guangdong. Fine de 2002 tie aperis la 
              unua SARS-malsanulo. Char tiam oni ne konis la patogenan kauzon 
              nek infektajn kanalojn de ghi, iuj medicinistoj estis infektitaj 
              kaj la malsano komencis ataki aliajn homojn. Februare de 2003 SARS 
              atingis kulminon de sia disvolvigho en Guangdong kaj iuj familioj 
              kaj medicinistoj estis arope infektitaj. La 15-an de marto la Monda 
              San-Organizo donis oficialan nomon al tiu malsano. 
                 
              En la lasta tagdeko de marto aperis en Pekino la unua SARS-malsanulo, 
              sed pro malglata informado kaj manko de koncernaj scioj la epidemio 
              rapide disvastighis. 
                 
              La 20-an de aprilo la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro 
              kaj Higiena Ministerio de Chinio kune okazigis gazetaran konferencon, 
              kie oni diris, ke la china registaro certe alprenos la sintenon 
              plene respondeci por la felicho de la china popolo, ghustatempe 
              trovi, raporti kaj publikigi la epidemian staton kaj malpermesos 
              prokrasti raporton pri la epidemia stato kaj redukti la nombron 
              de la suferantoj kaj de tiu tago ghi chiutage publikigos la epidemian 
              staton, sed antaue chiun kvinan tagon, kaj alprenis efikajn rimedojn 
              por bremsi disvolvighon de la malsano. La 28-an de aprilo 203 homoj 
              estis atakitaj de SARS, el kiuj estas pluraj medicinistoj. Dank' 
              al efikaj rimedoj kontrau SARS kaj diversaj rimedoj bremsi la malsanon, 
              de majo la epidemio palighis tagon post tago. 
                 
              La 19-an de majo la nombro de la novaj raportitaj SARS-malsanuloj 
              unuafoje falis al malpli ol dek (7 homoj), sed tiutage sur la cheftero 
              de Chinio nur 12 homoj malsanighis je SARS. 
                 
              La 2-an de junio lau la statistiko pri SARS Pekino atingis tri nulojn, 
              t.e. tiutage en Pekino neniu estis diagnozita kiel SARS-malsanulo 
              nek kiel ghia suspektato kaj neniu mortis de ghi. De la 8-a de la 
              sama monato neniu estis nove infektita de SARS. 
                 
              La 24-an de junio la Monda San-Organizo deklaris, ke la epidemia 
              stato de SARS en Pekino jam rimarkinde mildighis kaj ghi jam konformas 
              al chiuj koncernaj normoj difinitaj de la Monda San-Organizo, t.e. 
              malpli ol 60 SARS-malsanuloj kuracataj en la hospitaloj, en la 5 
              sinsekvaj tagoj malpli ol 5 nove aperintaj SARS-malsanuloj estas 
              kaj chiuj SARS-malsanuloj en la urbo estas retenataj kaj neniu SARS-malsanulo 
              iris aliloken. Pro tio ghi liberigis Pekinon el averto pri turismo 
              kaj forstrekis Pekinon el la listo de epidemiaj regionoj. En la 
              2-a de julio la lastaj 2 SARS-malsanuloj resanighis kaj elhospitalighis 
              en Kantono, kio markis, ke en Guangdong-provinco jam ne estas SARS-malsanuloj, 
              dume nur 27 SARS-malsanuloj estis kuracataj en hospitaloj de Pekino. 
              Ghis la 2-a de julio sur la cheftero de Chinio la nombro de la raportitaj 
              SARS-malsanuloj estis entute 5327, el kiuj 4933 jam resanighis. 
              La 16-an de augusto la lastaj 2 SARS-malsanuloj en Pekino resanighis 
              kaj elhospitalighis kaj de tiam ghis hodiau sur la cheftero de Chinio 
              estis neniu nova SARS-malsanulo kaj neniu suspektato. 
            
              Rimedoj 
                alprenitaj de la registaro 
                Pri 
                kuracado 
             
              
           |