|  
                   
              En la batalo inter la homoj kaj epidemio la medicinistoj estis supersharghitaj 
              per laciga laborado. En la komenco pro manko de scioj pri SARS kaj 
              pro tio, ke la sintezaj hospitaloj ne alkutimighis trakti la epidemion, 
              multe da medicinistoj estis infektitaj. Por shanghi tiun fenomenon 
              oni rearanghis la malsanulejojn lau postulo de epidemiaj hospitaloj 
              kaj dividis la SARS-malsanulejojn en poluajn, duonpoluajn kaj purajn 
              lokojn, faris pli efikajn rimedojn al la medicinistoj, ekz. injekti 
              al ili imunan globulinon, kaj decidis, ke ili devas porti 3-tavolajn 
              izolajn vestojn, 3 bushshirmilojn, duoblajn gantojn, protektajn 
              okulvitrojn kaj chapon por eniri la poluajn chambrojn. Kiam ili 
              eniris la duonpoluajn lokojn, ili tuj demetis la chapon kaj vestojn 
              kaj poste forbruligis ilin. 
                 
              Kvankam portempe mankas specifaj medikamentoj kontrau SARS-viruso, 
              tamen chinaj medicinistoj resumis iujn efikajn regulojn en la praktika 
              laboro. Zhong Nanshan, 
              estro de la grupo kontrau SARS en Guangdong-provinco, diris: "Post 
              plurfoja praktikado ni rimarkis en kuracado, ke kiam la ombro en 
              la pulmoj de la malsanuloj grandighas, malefikas monitorado pri 
              sanga oksigeno kaj ni devas spirigi ilin sen tranchi la bronkon, 
              pro tio la oksigeno enspirita de la malsanuloj evidente pliighas, 
              kio tre utilas al mildigo de la simptomoj kaj batalo kontrau inflamo 
              en la pulmaj cheloj de la malsanuloj kaj malhelpas fibrighon de 
              la pulmoj. Kiam la malsanulojn atakas bakteria infektado, oni devas 
              apliki al ili antibiotikon. La praktiko montras, ke tio estas efika 
              kurac-metodo, kiu multe sukcesigis savadon de seriozaj malsanuloj, 
              mallevis la mortokvanton kaj mallongigis la kuracadon." 
                 
              Ghuste dank' al la penado de la chinaj medicinistoj 92.5% de la 
              SARS-malsanuloj sur la cheftero de Chinio resanighis. Nun en Chinio 
              estas neniu SARS-malsanulo nek suspektato. Malgrau ke la Monda San-Organizo 
              liberigis Pekinon el la listo de epidemiaj lokoj, tamen Chinio daure 
              serioze ekzamenas la temperaturon de la elmigrintoj, kiuj devas 
              daure plenigi la karton pri san-stato. Tio evidente dauros longe. 
              Kvankam SARS estas for de ni, tamen la china registaro neniom malstrechas 
              sian atenton al SARS kaj oni daure desinfektas chiujn necesajn lokojn. 
              Oni kredas, ke pro senlaca penado de la medicinistoj kaj la tuta 
              popolo la abomeninda SARS certe forlasos nin por eterne. 
            
             
              Pri 
                la epidemia stato 
                Rimedoj 
                alprenitaj de la registaro 
             
              
           |