|  
                   
              Dank' al komuna penado de la chinaj registaro, medicinistoj kaj 
              popolamaso SARS estas bremsita. La Shtata Konsilantaro metis la 
              laboron pri prevento kaj kuraco de SARS sur la unuan lokon de sia 
              tagordo. En malpli ol unu monato ghi okazigis 3 kunvenojn por speciale 
              diskuti kaj aranghi kontrauepidemian laboron. La shtata prezidanto, 
              la chefministro kaj aliaj gvidantoj plurfoje inspektis SARS-kuracejojn. 
                 
              La 29-an de aprilo en Pekino 152 homoj estis atakataj de SARS, sed 
              post iom pli ol unu monato la nombro de novaj SARS-malsanuloj farighis 
              nulo, kio estas nedisigebla de la efikaj rimedoj alprenitaj de la 
              loka registaro. 
                 
              Antau chio la pekina registaro intensigis la informan komunikadon 
              inter la medicinaj establoj kaj difinis la hospitalojn, kiuj devas 
              multe akcepti SARS-malsanulojn. Sekve de tio iuj grandaj hospitaloj 
              establis specialan kuracejon de februloj kaj izolan observejon kun 
              okulfrapa signo che la enirejo por apartigi la februlojn de la aliaj 
              pacientoj kaj preventi krucan infekton. Che la enirejo de multaj 
              hospitaloj estis dejhorantoj, kies tasko estas mezuri temperaturon 
              de la pacientoj. Trovinte februlojn, oni senprokraste eskortis ilin 
              al la speciala kuracejo de februloj. La Higiena Ministerio de Chinio 
              postulis, ke la kuracejo de februloj devas esti for de la ordinaraj 
              kaj precipe for de obstetrikaj kaj pediatriaj san-protektaj sekcioj. 
                 
              Post naskigho de la kuracejo de februloj en la hospitaloj oni pli 
              detalis kuracadon. Ghenerale, che la registrado oni demandis pri 
              la sindromo de la pacientoj cele gvidi ilin al la konvena sekcio. 
              Se la pacientoj havis febron, tuson kaj alian simptomon, oni kondukis 
              ilin rekte al la kuracejo de februloj kaj la malsanuloj, kiuj havas 
              similajn simptomojn al SARS, estis izolitaj, observataj kaj kuracataj 
              en la kuracejo de februloj, kie specialaj medicinistoj faras epidemian 
              esploradon por koni kaj shtopi la epidemian fonton. La esplorado 
              ampleksas personan situacion de la pacientoj, lokojn, kie ili estis 
              antau enhospitaligho, homojn, kiujn ili kontaktis, kaj ilian nunan 
              staton. Pere de tiuj informoj oni konis la infektan kanalon kaj 
              proponis al tiuj, kiuj kontaktis la menciitajn pacientojn, izolighi 
              en sia propra hejmo. La supra esplorado iam estis farata inter pluraj 
              provincoj samtempe. Tio ja estas necesa kaj efika por rompi la infektan 
              kanalon. 
                 
              Krom tio en chiuj distriktoj kaj gubernioj de Pekino establighis 
              speciala telefono por februloj, kiuj povas konsulti kuracistojn 
              en sia hejmo por scii, chu li devas viziti hospitalon au ne. Ambulancoj 
              ofte vizitis la loghkvartalojn por trakti februlojn, pro tio iuj 
              neseriozaj februloj estis ghustatempe kuracitaj sen viziti hospitalon. 
                 
              Por malpliigi nombron de la kazoj de vojaghantoj, oni starigis establajhon 
              por mezuri temperaturon che aerodromoj, fervojaj stacioj kaj stacioj 
              de longdistancaj autobusoj. Rimarkinte februlojn, oni tuj malpermesis 
              al ili dauran vojaghon kaj eskortis ilin al hospitalo. 
                 
              La ordinaraj loghantoj de Pekino fervore subtenis la registaron 
              kaj kondutis lau la proponoj. Por malpliigi la morbokvanton kaj 
              krucan infektighon iuj entreprenoj postulis siajn oficistojn labori 
              hejme kaj la mezaj kaj elementaj lernejoj decidis, ke la geknaboj 
              lernu hejme pere de interreto kaj TV-instruado kaj la altaj lernejoj 
              alprenis la rimedon instrui en malgranda grupo por malpliigi la 
              nombron de la cheestantoj. Tiam oni kiel eble plej longe restis 
              hejme kaj malmulte iris al restoracio kaj aliaj publikaj lokoj, 
              tiamaniere la vivmaniero de la pekinanoj nerimarkite shanghighis. 
              Oni de tempo al tempo faris desinfektadon en la hejmo kaj oficejo, 
              dum en restoracio oni prenis manghajhojn lau higiena metodo kaj 
              oni donis grandan atenton al fizika ekzercado. 
                 
              En la tagoj, kiam SARS furiozis en Pekino, la normala vivo de pekinanoj 
              estis damaghita. Ja estis feliche, ke chiuj membroj de la China 
              Esperanto-Ligo estis sanaj kaj viglaj. Ili neniom estis damaghitaj 
              de la malsano. La preparado de la 89-a Universala Kongreso estis 
              iomete influita, tamen nun ili energie laboras por kiel eble plej 
              bone prepari la kongreson. 
            
             
              Pri 
                la epidemia stato 
                Pri 
                kuracado 
             
              
           |