|  
                         
                    Wang Qishan portas profesian titolon supera ekonomikisto kaj 
                    kumula profesoro de la Ekonomio-administra Instituto de Qinghua-universitato 
                    kaj esplorstudenta fako de la China Financa Instituto. Li 
                    estas kompetenta ankau en aliaj profesioj kaj elokventa en 
                    oratorado.  
                      De 
                    1982 li laboris en la agrikultura institucio de la Shtata 
                    Konsilantaro kaj poste en financa brancho kiel shtata oficisto 
                    de ministra rango. En la azia financa krizo li estis sendita 
                    al Guangdong-provinco, kie malbone funkciis bankoj pro malbonaj 
                    pruntedonoj, kaj en januaro de 1998 li estis nomumita vicestro 
                    de la provinco kaj prizorgis chefe financon de la loko. En 
                    la fino de 2000 li ekfunkciis kiel direktoro de la Kabineto 
                    de Reformado de Ekonomia Sistemo sub la Shtata Konsilantaro 
                    por esplori reformadon de makroekonomio. En novembro de 2002 
                    li venis al Hainan-provinco kaj funkciis kiel sekretario de 
                    ghia kompartia komitato. 
                       
                    En la pasintaj 20 jaroj, kie aperis problemo, tien li estis 
                    sendita por la solvo, kaj pro tio li akiris la shercnomon 
                    fajrestingisto. 
                     
                   
                    Subtila 
                      en chiuj aferoj 
                      Meritoplena 
                      laboro en la pastaj du monatoj  
                      
                   
                 |