Wang Qishan estas subtila en traktado de aferoj chu grandaj 
                  chu bagatelaj.  
                      Por 
                    bremsi disvastighon de SARS, Pekino rapide starigis specialan 
                    hospitalon por SARS-kontaghitoj en Xiaotangshan en antauurbo 
                    de Pekino. La starigo de la hospitalo estis urgha, sed Wang 
                    montrighis aplomba. Li faris ampleksan inspektadon al la mediprotekta 
                    problemo pro la starigo de la hospitalo, ekzemple ventodirekto, 
                    antisepso, traktado de malpura akvo, bruligo de rubo, ripozo 
                    de medicinistoj kaj izola protektado. 
                       
                    Lia subtileco estas vaste konata, kaj kiam li laboris en Guangdong 
                    kaj Hainan, multaj jhurnalistoj trovis, ke tiu gvidanto shatas 
                    paroli "bagatelojn" kaj atentas malgrandajn aferojn. 
                     
                      Foje, 
                    dum laborkunveno de provinco senchese sonoris poshtelefonoj 
                    kaj kelkaj el la kunvenantoj telefonis. La kunvenantoj akiris 
                    de la kunveno kajeron kaj skribilon. Wang Qishan, tiam oficanta 
                    kiel konstanta vicprovincestro, koleris kontrau tiuj du bagateloj 
                    kaj diris: "Mi povas certigi, ke neniu el la telefonvokoj 
                    koncernas laboron. Krome, en la sekvantaj kunvenoj ne disdonu 
                    kajeron k.s. Chu estas kunvenanto ne havanta kajeron kaj plumon? 
                    Kia malshparo, ke chiu kunveno liveros kajeron kaj plumon." 
                       
                    Kolegoj de Wang Qishan diris, ke li shatas kontaktighi kun 
                    popolanoj. En pli ol unu monato post kiam li venis al Hainan-provicno, 
                    li malaperis for de la vehiklo, escepte de tio, ke li faris 
                    unuvortan saluton che la Vintra Komerca Foiro de la provinco: 
                    "Nun mi proklamas inaugurighon de la foiro!" Sed 
                    fakte li estis multe okupita de inspektado preskau tra la 
                    tuta provinco inkluzive de la plej malrichaj lokoj de Chinio. 
                     
                      Kiam 
                    li venis labori en Pekino, li inspektis multajn hospitalojn, 
                    lernejojn kaj konstruejojn por informighi pri la stato rilate 
                    SARS de tiuj lokoj.  
                     
                  
                    Spertoricha 
                      gvidanto 
                      Meritoplena 
                      laboro en la pastaj du monatoj  
                   
                 |